Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝis 2.000 r. k eĉ pli; pensioj por invalidaj laboristoj, de 25 ĝis 50 r.[1]; specialaj pensioj (por vidvinoj k infanoj de eminentuloj), de 250 ĝis 750 r. Oni ne kutimis bruadi pri tiuj salajro-diferencoj, sed lastatempe la altaj salajroj de gvidantoj estas kvazaŭ glorataj. Ekzemple, en Novaĵoj (9-an de majo 1935) estas raportite, k en laŭda formo, pri la estro de la fornegoj de fabriko en Krivorog (Ukrainio), kiu salajre enspezis por la monato aprilo 3.300 r.!… En tiu sama fabriko nekvalifitaj laboristoj enspezas monate proksimume 100 r. Por ke estro atingu tiun altan salajron, li kompreneble devas senkompate peli la laboristojn al pli k pli grandkvanta produktado. Lia salajro fakte estas farita el la ŝvito de la laboristoj, kiuj penis superi la normojn, difinitajn de la plano, k sukcesis. Ni ne forgesu, ke ĉie en Sovetio, eĉ en la kolĥozoj nun, la salajruloj estas pagataj popece. En la fabrikoj la laboro ĝenerale okazas ĉe moviĝanta stablo, kies rapido tendencas pli k pli grandiĝi.

Futer: Ĉe konstato de tiuj nekontesteblaj faktoj nur tiu, kiu obstine fermas la okulojn, ne vidas, ke la nun formiĝanta socio sovetia estas el tute nova speco, sed havas nenion komunan kun socialismo. Iuj kvalifas ĝin «ŝtatkapitalismo»; aliuj komparas ĝin kun la socio de la Inkasoj el Peruo antaŭ la konkero de la Hispanoj.

La kvalifo, kiun oni donas al iu ajn regsistemo, pruvas fakte nenion; se tamen oni nepre postulus tian, estus facile vidigi multajn trajtojn de la Stalina reĝimo, kiuj plurrilate similas — mi ne diras: samas — al tiuj de Musolini k de Hitler, k senhezite mi konkludus: en Sovetio regas RUĜA FAŜISMO…

Iver: ?… Ĝis la revido!…

Futer: Ĝis la!…

  1. Ĉe la korekto de la presprovaĵoj mi estas informita, ke en Moskvo (ne en la tuta lando), tiuj pensioj nun varias de 50 ĝis 80 r. Sed tio signifas nenion, se oni malatentas la aĉetpovon de l’ rublo, kiu ankaŭ tre varias. El la sama fonto mi ekscias, ke la prezo por 1 kg. da griza pano en Moskvo nun proksimas al 2 r.
    E. L.