Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la supraj demandoj mi senhezite respondas: Ne! Laboristoj sekve devas ekkoni pri sia reciproka situacio per senperaj interrilatoj. Esperanto k SAT donis al mi tiun eblon. Dum pli ol dek jaroj mi korespondadis kun multaj sovetiaj Gek-doj, al kiuj mi faris precizajn demandojn. La respondojn ricevitajn mi kontrolis unuj per la aliaj. Tian metodon mi plie rekomendis al aliaj K-doj, havantaj korespondantojn en Sovetio, k petis, ke ili komuniku al mi siajn informojn.

La afero fariĝis tia, ke dum la lastaj du jaroj estis pli k pli malfacile ricevi respondojn al precizaj demandoj. Oni ja devas scii pri la ekzisto de cenzuro, kiu zorge kontrolas ĉiun leteron k fariĝis pli k pli severa. Tial la korespondantoj aŭ tute ne respondis aŭ ŝablonis per informoj, similaj al tiuj, kiujn oni povas legi ĉiutage en la ortodoksaj gazetoj komunistaj.

Pli k pli mi do suspektis pri la vereco de oficialaj informoj, kiam mi havis la okazon buŝe interparoli kun kelkaj de mi konataj personoj tute fidindaj, kiuj vivis dum pluraj jaroj en Sovetio, tie laboris k ĉiam restis en intima kontakto kun laboristoj k kamparanoj. Tiuj personoj iris tien plenaj je entuziasmo k pretaj dediĉi siajn fortojn al la konstruado de soci-ordo en kiu la tuta popolo vivus libere k bonstate. Ili revenis, antaŭ ne tre longa tempo, tute elreviĝintaj.

Sekve de mia perletera enketo k de tiuj interparoloj, mi do povis akiri firman konvinkon, ke la proletaro neniel devas imiti k admiri tion, kio nun stariĝas en Sovetio. Plie mi sentis la devon diskonigi la rezulton de mia longa, diversrimeda k tute objektiva enketo.

Mi scias, ke granda parto el la Laboristaro estas tre scivola pri la vivkondiĉoj de siaj laborfratoj en Sovetio. Malgraŭ la granda blufo, multkoste organizita de la Stalina oligarkio, duboj atakas multajn