Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pripensemajn homojn. Sed por ekscii la veron k akiri firman konvinkon, mankas al ili la necesaj rimedoj. Ĉi tiu modesta verko ne havas alian celon k pretendon ol helpi al la verserĉantoj en ilia esplorado per meto antaŭ iliajn okulojn de la rezulto de mia propra sperto.

Por pentri bildon sufiĉe viva; por doni al ĉi tiu verketo agrablan, ne tedan karakteron; por igi ĝian enhavon facile asimilebla, mi alprenis la formon de dialogo. Sed la diroj, kiun mi metis en la buŝon de la diskutantoj, respondas nepre al faktoj, al la realaĵo. Nenio estas elpensita. Nur la formon mi prilaboris k aranĝis.

Ĉi tiu broŝuro aperas kun la nomo de Ivon kiel kunverkinto, tial ke tiu persono ja liveris al mi grandan parton de la materialo k kontrolis la ceteran, post mia kribrado k ordigo; tial ke lia sincera k kompetenta atesto estas la plej valora el ĉiuj, kiujn mi ricevis. Per tia aranĝo mi volis, ke la Leganto eksciu, ke mi mem ne produktis la tutan enhavon de ĉi tiu verketo.

E. Lanti.
Junio 1935.

☆☆☆