Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

GVIDPUNKTOJ DE "HEREZULO"[1]

HEREZULO

libere, severe, sed objektive kaj sincere kritikas ĉion kaj ĉiujn. Ĝi kondamnas neniun sincerulon.
HEREZULO

senkompate vipas ĉiajn absolutulojn kaj celas direkti la homojn al relativisma kompreno prl la vivo, kio estas nepra kondiĉo por ke ekzistu inter ili toleremo kaj paco.
HEREZULO

celas la malaperigon de ĉiu nekunnaskita, neesenca diferenco inter la homoj el la tuta mondo kaj ilian sennaciecan unuiĝon.
HEREZULO

subtenas ĉion, kio miksas kaj lutas inter si la popolojn kaj levas la homojn al pli deca, pli digna kaj pli larĝhorizonta vivo.
HEREZULO

rekomendas al la proletoj, al la ekspluatatoj, ke ili batalu nur por akiri ĉiam pli bonajn vivkondiĉojn, pli da libepro, pli da ŝatateco, kaj neniam pro teorioj, doktrinoj aŭ sistemoj, kiujn ili ne tute komprenas kaj pri kiuj fakuloj interdisputas.
HEREZULO

luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado.
HEREZULO

kontraŭbatalas ĉian emon al apartigo de l’ homoj laŭ du kategorioj: intelektuloj kaj manlaboristoj. Ĉiu homo devas celi al mana kaj intelekta lerto.
HEREZULO

resumas sian tutan programon per du krioj:

For ĉiajn dogmojn kaj diktatorojn! Vivu justo kaj libero!

*       *
*
  1. ”Herezulo”, revuo de la ”Sennaciista Frakcio” de SAT, aperis de januaro 1935 ĝis decembro 1936. (Kompilnoto)