Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidpunkton k defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ortodoksuloj.

Tio fariĝis tiom pli necesa, ke se ni ne vigle kontraŭmetos niajn argumentojn al la sofismoj k ŝablonoj disvastigitaj de la internaciistoj, ĉi lastaj sukcesos en la konfuzo kredigi al la esperantistaro, ke ili reprezentas la sole revolucian tendencon. Dum estas facile montri, ke ilia internaciismo estas fakte nur ia oportunismo, akceptebla ĉe partigvidantoj, ignorantaj la lingvan problemon, sed nepardonebla ĉe proletaj esperantistoj.

Ni estas certaj, ke plurjara aplikado de esperanto fare de klaskonsciaj laboristoj devas nepre alkonduki ilin unue al embrio de sennacieca spirito-stato k poste al klara prezento de problemoj je sennacieca vidpunkto. Ni ne dubas, ke multaj k-doj trovos en la sekvantaj paĝoj la klarigon, la firmigon pri tio, kion ili pli malpli konfuze sentas k prezentas al si jam delonge.

Ili certe konsentos kun ni, ke vera revoluciulo devas esti kapabla idee anticipi. En mala okazo li estas nur filistre konservativa. Tial la proletaj esperantistoj devas tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el la aplikado de artefarita mondlingvo.

Ni plene konscias, ke nia vidpunkto estas nuntempe utopia, tial ke ĝis nun esperanto tre malvaste disvastiĝis. Sed en la okuloj de multaj, kiuj konsideros la sennaciismon kiel fantaziaĵon,