Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kicefalaj[1] loĝantaroj el Francio mongolan devenon. Kaj profesoro Johano Brunhes pruvis, ke la nuntempaj Judoj el Besarabio, Ukrainio k Polio estas grandparte Slavoj k Tataroj, kiuj, antaŭ mil jaroj, estis konvertataj al la judismo per la politika k milita influo de la Ĥazaroj. Cetere, ĉi tiuj lastaj estis mem Turanoj fariĝintaj Judoj. La miriga rezulto de tio estas, ke la nuntempaj Judoj el Krakovio k Varsovio aspektas pli jude ol tiuj el Jeruzalemo!

Sed filozofoj k psikologoj povas ja prave paroli pri «historiaj rasoj», pri «animo de popoloj». Tiaj rasoj, tiaj animoj estas iel artefaritaj. Ili ne konsistigas ion esence nevarieblan, nemodifeblan. Ilin kvazaŭ knedis la Historio. Tamen estas homoj, eĉ inter la sin nomantaj revoluciuloj, kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura, sankta k konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia.

Inter tiuj homoj, unu el la plej eminentaj estis Johano Ĵores[2]. En lia verko «La Nova Armeo» troviĝas tre brila pledo pri patriotismo, aŭ naciismo, k internaciismo. Komentante la faman frazon de Marks k Engels en La Komunista Manifesto, nome, ke «la proletoj ne havas patrion», li klarigis ties ĝustan signifon per abundo da argumentoj k montris, ke la aŭtoroj de

  1. Mallongkapaj homoj.
  2. France: Jaurès.