Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

l’ Manifesto estis ankaŭ adeptoj de la politiko pri sendependeco de l’ nacioj k pri ilia rajto al memdispono.

Marks k Engels dirante, ke «la proletoj ne havas patrion» nur konstatis fakton. Tial ke la proletoj ne posedas sian ĝustan parton el la patrio, oni ja povas argumenti, ke ili estas senpatriaj. Sed oni ne devas malatenti, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto tuj aldonis:

«Ĉar la proletaro devas unue konkeri la politikan regadon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion, ĝi estas mem ankoraŭ nacia, kvankam tute ne en la burĝa senco.»

Kaj iom pli poste en la sama verketo oni povas ankaŭ legi:

«Laŭgrade kiel la ekspluatado al unu individuo fare de alia estas neniigata, same neniiĝas la ekspluatado al unu nacio fare de alia.

«Kun la falo de la antagonismo de l’ klasoj en la interno de l’ nacio falas la malamika sinteno de l’ nacioj inter si.»

Ni tute konsentas kun Ĵores, ke en tiaj diroj oni ne povas trovi kondamnon al la ekzisto de nacioj. Marks k Engels sekve ne akcelis ilian formalaperon k staris ĉe pure internaciista vidpunkto. Ili do ne estis sennaciistoj.

Ĵores plue argumentis, ke eĉ en la kapitalisma regsistemo la proletoj havas patrion. Kaj tio estas ankaŭ iasence vera. En nacia kadro burĝo