Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eblon k dezirindon alpreni unu helpan lingvon artefaritan kiel esperanton aŭ alian similan. Sed ili ne konsentas al tio, ke la naciaj lingvoj, la naciaj kulturoj k. a. naciaj diaĵoj tute malaperu aŭ almenaŭ fariĝu arkaikaĵoj, mortintaĵoj kiel la antikvaj grekaj k latinaj lingvoj k kulturoj. Ili konsideras tute utopia k nedezirinda, ke artefarita lingvo fariĝu la unika disvastigilo de tutmonda kulturo.

Rilate tiun problemon Karlo Kaŭcki tamen okupas apartan pozicion. En sia verko La Liberiĝo de la Nacioj (1917), li kontraŭbatalas la vidpunkton de Oto Baŭer, kiu, kiel Ĵores, konsideras la nacion kiel sanktaĵon nepre konservindan. Li interalie diras jenon:

«La unuopaj ŝtatoj fariĝas nuraj apartaj administraj distriktoj kun memadministrado. Tio aliflanke plifaciligas fari la interlimigon en maniero, ke ĉiu el ili ampleksas unu lingvoteritorion. Nur en la socialisma socio ekestos la eblo ĉiurilate efektivigi la nacian ŝtaton tiom, kiom la aferstato entute permesas. Sed tio okazus en la sama tempo, en kiu la suverena unuopa ŝtato ĉesus ekzisti. Ne nacia suvereneco, sed nur nacia memadministrado estus la celo de tiu ĉi evoluo.

«Sed fine ankaŭ la nacia interlimigo de l’ administraj distriktoj devus perdi sian signifon

    k la rusa iĝos la kvara.» Li argumentis, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo.