Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montros pli poste, ke la sennaciistoj havas tute alian komprenon pri la problemo.

La internaciistoj ja ĝenerale konsentas, ke la ĝisnuna absoluta suvereneco de la ŝtatoj aŭ nacioj devas esti limigota. Ili pli malpli precize rekomendas la starigon de supernacia organizo, kiu estus leĝdona por ĉiuj nacioj. Kiuj defendas tiun vidpunkton, tiuj iafoje sin nomas supernaciistoj. Sed ilia organizsistemo ankaŭ konservas la naciajn kadrojn k sekve ĝi estas esence diferenca de la sennaciismo.

Estas ja vere, ke ne ĉiuj internaciistoj konsentis al tio, ke proletoj defendu sian nacion, kiam milito eksplodas. La bolŝevikoj, ekzemple, opinias, ke en la imperiisma stadio de l’ kapitalismo, la proletoj ne devas konsenti al la batalo por defendi la patrion. Ili klarigas, ke tiaokaze ne temas pri defendo al la lando, sed pri milito inter imperiismoj por nova dispartigo de l’ mondmerkatoj aŭ de l’ kolonioj.

Ĉiu bane konas la agitvorton de Lenin, kiu rekomendis: «aliigi la imperiisman militon en civilan militon». Sed tio tute ne signifas, ke la genia gvidinto de l’ III-a Internacio konsentis, ke la popoloj rezignu batali por siaj «naciaj rajtoj», kiam fakte ili estas minacataj. La jam citita teksto (pĝ. 13, piednote) estas tre klara tiurilate.