Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Cetere en la plej freŝdata (1928) Programo de Komunista Internacio estas dirite: «Agnosko pri la rajto de ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo.»

Tia vidpunkto estas ankaŭ agnoskata de la II-a Internacio. Ĝi estas la internaciisma vidpunkto, k cetere la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

Kiel konate, Lenin k Roza Luksemburg polemikis inter si pri la nacia problemo, sed estus granda eraro opinii, ke Roza konsentis al la sennaciigo de l’ popoloj. En la «Junius»-broŝuro, aperinta en 1915, riproĉe al la germana socialdemokrata partio, ŝi pledas la tezon, ke dum milita tempo la proletoj ne devas ĉesigi la klasbatalon, tial ke:

«Kiel jarcentoj atestas, ne estas la sieĝa stato, sed la necedema klasbatalo, kiu vekas la memestimon, la oferemon k la moralan forton de l’ popolamasoj, kio estas la plej bona ŝirmo k la plej bona defendo de la lando kontraŭ eksteraj malamikoj.»

Kaj R. Luksemburg ĉe la fino de sia verketo konkludas:

«… la germana socialdemokratio povus efiki kiel lumturo, se ĝi restus konsekvenca… La germana proletaro restus la turgardanto de l’ socialismo k de la liberigo de l’ homaro, — k tio