Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kleraj homoj por scii, ke ekzistas en ĉiuj kulturlingvoj la vorto kosmopolitismo, kiu etimologie havas proksimume la saman signifon kiel tiun, kiun ni donas al la vorto sennaciismo. Se tiuj homoj volus meti en la programon de siaj respektivaj Internacioj, ke ili celas la sennaciigon de l’ mondo, ili certe ne parolus pri internaciismo sed pri kosmopolitismo. Tiel ili ne faris k tio plej bone pruvas, ke la nacioj estas de ili konsiderataj kiel io konservinda k defendinda.

Sed ili eble estas pravaj. Tio estas alia demando k ĝis nun ni celis nur refuti la senbazan aserton de kelkaj personoj, kiuj volas kredigi al la esperantistaro, ke la vorto internaciismo estas samsignifa kiel la sennaciismo, ekĝerminta en la SAT-movado. Tiuj homoj estas ĉu politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarigantoj. Ili pensigas nin pri tiu monaĥo, kiu baptonomis kuniklon karpo por povi senpeke ĝin manĝi iun sanktan vendredon. Sed ni ne konsentos al tio, ke la sennaciismo estu identigita kun la internaciismo en la celo fari el ĝi ian partian ortodoksaĵon. Vero estas, ke nek etimologie, nek historie oni povas identigi la du ismojn.

Fakto restas, ke plej aŭtoritataj homoj el la laborista movado ŝatas k admiras sian nacian kulturon k predikas por ĝia ĉiamigo.

Kaj ĉu ni miru pri la ĉi supraj konstatoj? Certe ne. Ĝenerale la politikaj partioj celas akiri la regadon super sia propra lando. Ĉiu sekve