Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devas utiligi en sia agitado la homan materialon, al kiu ĝi sin turnas. Tial ke tiun materialon konsistigas plurjarcenta edukado, farita en nacia lingvo, per nacia literaturo, per nacia arto ktp. ks., estas tute nature, ke la politikaj agitistoj[1] ne havas emon fronti la antaŭjuĝon de la amaso k rekomendi la klasbatalon per rimedoj, kiuj ignoras la naciecojn. Ili ordinare nur sekvas, aŭ en plej bona okazo kuniras la progreson. Ilia tasko estas kunaranĝi, ordigi ekzistantajn kondiĉojn, adaptiĝi al ekzistantaj cirkonstancoj, trovi ian ekvilibron inter diversaj sociaj fortoj k neniel fari pioniran laboron.

Nian ĉi supran aserton bone pruvas la nacia politiko en Sovetio. Tie la regantoj ne celas forigi la naciecajn diferencojn; male ili helpas al malgrandaj popoloj akiri apartan nacian kulturon. Tio estas pure internaciista politiko. Sennaciistoj ja trudus la lernadon de esperanto en ĉiuj lernejoj k tiel akcelus sennaciecan mondkulturon. Plie, tial ke lingvo komuna estas tamen necesa por la rilatoj inter ĉiuj nacioj, kiuj konsistigas la vastan Sovetion, estas la rusa, kiu fariĝas pli k pli la oficiala helpa lingvo. Ni kompreneble ne kritikas tiun lingvan imperiismon. Tute male, ni preferas vidi la superregadon de

  1. Uzante la vorton «agitisto» ni volas tiel esprimi diferencon inter simplaj partianoj k la aliaj, kiuj kvazaŭ profesie politikumas, kiuj ĉefe celas fariĝi deputitoj aŭ akiri aliajn similajn mandatojn.