Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unu sola lingvo sur vasta teritorio ol konstati la vekiĝon de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio k alie. Tipajn specimenojn pri tiu patriotismo oni povis konstati kelkfoje eĉ inter la esperantistaro, kio pruvas, ke la disvastigata ideo pri nacia kulturo, pri rajto de popoloj je apartiĝo k memdispono estas en plej bona okazo nur oportunismo, sed povas ankaŭ fariĝi eĉ reakcia danĝera subjektiva forto. Multaj faktoj pruvas la ekziston de tiu danĝero. Ni citu nur la opinion de K-do el Ukrainio:

«… En Sovetio oni kulturas naciismon sub la egido de l’ oficiala nacipolitiko, kiu favoras naciismon. Nur tre malmultaj estas la komunistoj, kiuj levas sian voĉon kontraŭ la kulturata naciismo; tiun voĉon oni tute ne aŭdas. Ekz., antaŭ nelonge aperis tre interesa k atakita en la oficiala gazetaro libro de konata komunisto Vaganjan «Pri nacia kulturo», kie la aŭtoro akre atakas la poziciojn k agojn de l’ nacikulturanoj k defendas la tezon, ke ĉia nacia kulturo estas utila nur por la burĝaro, k nacia kulturo ne povas esti kulturo proletara. Tamen, eĉ ĉi tiu aŭtoro ne venas konsekvence al sennaciismo, li haltas duonvoje k diras, ke la proletaro devas krei internacian kulturon en lingvoj naciaj! — La ortodoksaj KP-ĉefoj (Stalin k.c.) favoras renaskiĝon k artefaritan reviviĝon, rekreadon de naciaj kulturoj. Kelkiuj, kiel ekz. Krupskaja, la vidvino de Lenin, antaŭ nelonge faris paro-