Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ladon pri nacia k internacia kulturo, k en tiu parolado ŝi atakis sennaciismon, pledante por nacikulturoj. Estas rimarkinde, ke ŝi ligis sennaciismon kun esperanto k direktis siajn atakojn samtempe kontraŭ tiu k alia. — Frapanta ekzemplo de l’ praktika nacipolitiko: La Ĥarkova radiostacio organizis disaŭdigon de priesp-aj lekcioj k esp. kurso en ukraina lingvo. Tio ne plaĉis al kelkaj ukrainaj naciistoj, kiuj gvidas la stacion, ĉar ili ja pelas ukrainigon, ne esperantigon. Oni serĉis pretekston por forigi la nedezirindan lekciaron. Kaj jen tian pretekston oni trovis: la K-do lekciisto diris en iu el siaj lekcioj, ke venos tempo, kiam — sur la grundo de tutmonda ekonomio — formiĝos tutmonda kulturo k — iom post iom — formortos naciaj lingvoj. Nu, tio estis sufiĉa: la sekvonta lekcio ne okazis!…» (2-XII-1927.)

Ni tamen ne diras, ke la politika agitado estas tute nenecesa, senutila. Sed ĝi ne estas sufiĉa. La plej esence grava estas la laboro de la pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj k tradicioj, forsekigas la marĉon el rutinoj k tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso.