Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II.
Sennaciismo

Kio aliigas fakte la mondon, tio estas la scienco, la tekniko, — idoj de la Racio, kiu produktas artefaritaĵojn. Ĝi inventas, konstruas, aliigas la laborkondiĉojn de l’ homoj, eĉ la medion, en kiu ili vivas, per aplikado de novaj produktofortoj. Tiuj aliiĝoj reefikas sur la spiriton de l’ homoj. La scienco ne povas esti nacieca kiel la arto. La racio estas la sama ĉe ĉiuj latitudoj. Du plus du estas kvar en Londono kiel en Pekino. Por konstrui maŝinon, oni devas fari la samajn kalkulojn, indiferente ĉu tio okazas en Moskvo aŭ en Nov-Jorko. Ni tiel kvazaŭ palpas per la fingroj la bazon, sur kiu povas stariĝi tutmonda kulturo.

Aliparte, metallaboristo produktanta la saman parton el aŭtomobilo, ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, estas devigata fari la samajn manipulojn k tiel estas metata en saman artefaritan medion. Tiu fakto kreas la necesan — sed ne sufiĉan — kondiĉon por ke unuformiĝu la spirito de ĉiuj metallaboristoj en la mondo.