Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tas malhelpi, ke alieuloj utiligu tiujn naturajn riĉaĵojn.

Kiam ni parolas pri «rajto», estas kredeble, ke ne ĉiu leganto havos saman komprenon pri tiu termino. Por komprenigi nin, ne farante skolastikan difinon, ni diru, ke kapitalistoj ne rajtas kapti tiujn riĉaĵojn, tial ke ili ne celas profitigi ilin al ĉiuj teranoj, sed nur ekspluati por sia persona aŭ klasa profito. Sed, se ekzistus en la cetera mondo senekspluata socistato k malfruiĝintaj indiĝenoj en iu loko, kiuj ne konsentus liveri krudaĵojn de ili neuzatajn, ni opinias, ke iel ili agus kiel nuntempe agas kapitalistoj. Se oni konsideras, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj, estas evidente, ke ne justa estas la pretendo de kelkiuj, ke iu parto estu ilia propraĵo, sur kiu neniu alia rajtas surpaŝi.

Ni bone scias, ke la Rajto ne ekzistas en si; same ankaŭ cirklo aŭ kvadrato. La Rajto estas ia ideala leĝo, kiu regus societon, konsistantan el racie pensantaj homoj, el saĝuloj, por kiuj valoras argumentoj, ne pugnobatoj. La homoj jam de longe sukcesis fari cirklojn k kvadratojn pli malpli ideale precizajn; ili ankaŭ sukcesos fari, ke la Rajto finfine regu inter la homoj. Tiam ekzistos senekspluata socio k tiel la Socialismo estos finkonstruita.

Dume la konscio pri rajto apenaŭ ekzistas ĉe multaj homoj, ĉefe ĉe proletoj; tial ĉi tiuj lastaj tro facile konsentas esti ekspluatataj k ne