Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ribelas. Batalo por la rajto povas do esti tre taŭga agitvorto.

Ĝis nun la kapitalismo alproprigis al si naturajn riĉaĵojn en kolonioj per sia kruela imperiisma politiko. La kapitalismo ja celas nur la gajnon, profite al iu klaso k ne la bonstaton de ĉiuj anoj de l’ socio. La kapitalismo kondutas nuntempe kontraŭ la nekapitalisme regataj popoloj el la kolonioj kiel ĝi kondutis kontraŭ siaj propraj enlandanoj tuj post sia venko super la feŭdismo. Ĝi rabas k ekspluatas ilin, ne renkontante kontraŭstaron. La proletoj el la kolonioj ja ne estas klase organizataj kiel tiuj en la landoj, jam de longe kapitalisme mastrumataj. Tial la ekspluatado en la kolonioj estas pli granda k pli kruela.

Tio estas neevitebla en nia kapitalisma epoko. Kompreneble ni malaprobas k kontraŭbatalas[1]

  1. Se oni demandus nin: «Kiel vi kontraŭbatalas?» Ni respondus: tiel same kiel la «kontraŭimperiistoj», per paroloj. Kiam en la revolucia gazetaro el la tuta mondo estis laŭdata la batalo de l’ nikaragva patrioto Sandino kontraŭ la usona imperiismo, la redaktoroj ne volontiĝis en lian armeon por partopreni per armiloj la batalon. Kiam en kolonioj ribelas indiĝenoj k batalas kontraŭ siaj ekspluatantoj, ni kompreneble aprobas; sed ni avertas, ke veran emancipiĝon la indiĝenoj ne atingos per «nacia sendependiĝo»; ni rekomendas, ke ili klasbatalu, ke ili kunigu siajn fortojn kun tiuj de la tutmonda proletaro por tiel forigi ĉian ekspluatadon. Se en iu metropolo la laboristaro strikus por ĉesigi kruelan ekspluatadon en kolonioj, ni ankaŭ kompreneble partoprenus tian strikon.