Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la malindajn procedojn, aplikatajn de la kapitalisma imperiismo en la kolonioj, tial ke fakte ili ne celas civilizi, kulturi popolojn, kies socistato malfruas, sed nur ekspluatadi homojn k krudaĵojn je la profito de l’ burĝa klaso. Sed tio ne forigas la fakton, ke la neceso utiligi la naturajn riĉaĵojn el la tuta tero profite je ĉiuj teranoj postulas la malaperigon de suverenaj nacioj, kondukas al la forigo de rasaj apartaĵoj k al la submetiĝo de ĉiuj homoj je la direktoj de l’ racio. Ni rigardas sekve reakcia la politikon, kiu konsistas en predikado pri sendependiĝo de nacioj, pri memstareco de popoloj, pri konservo de moroj, kulturoj k lingvoj naciaj.

La sennaciistoj tamen ne kontraŭstaras al tiuj, kiuj sincere k sindone batalas por ke la nacioj akiru sian memstarecon, ili nur ne konsentas mem partopreni tian batalon, sciante tre bone, ke la nacia memstareco ne liberigas fakte la proletojn, ke ĝi povas nur profiti al la burĝa klaso; tial ke plie ili scias, ke en la nuna stadio de l’ produktofortoj plena nacia memstareco eĉ ne eblas k sekve, ke ĝia akcelado estas utopia.

La sennaciistoj penas konvinki la nacibatalemajn proletojn, ke ili erare, vane elspezas sian energion en malĝusta direkto, ke nur la klasbatalo povas liberigi ilin; ke nur la forlaso je ĉia nacia aŭ ŝtata suvereneco k la malapero de ĉia ekspluatado al la homo de la homo povas