Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekzemple, defendas[1] la vidpunkton pri neeblo starigi socialismon en unu sola lando. Cetere la batalo de Sandino kontraŭ la usona imperiismo utilis nur al la brita aŭ eŭropa imperiismo[2].

Se oni konsideras la batalon de Abd-el-Krim en Maroko kontraŭ la franca imperiismo, oni povas fari similajn rimarkojn. Kaj, ni ripetas insiste, ĉie en la mondo la bataloj por nacia sendependiĝo estas esence reakciaj. Ni diras «esence», tial ke pro taktikaj konsideroj, dum revolucia tempo, kiam bolas la movado en iu metropolo, bataloj pro sendependiĝo de kolonioj povas esti provizore utilaj en tiu senco, ke ili malfor-

  1. Oni memoru, ke Trocki vivis ankoraŭ, kiam estis verkataj ĉi tiuj linioj. — Eld.
  2. Por eviti ĉian miskomprenon, necesas rimarkigi ĉi tie, ke rilate al Sovetio la problemo estas tute alia. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion, la tieaj laboristoj ne defendus iun patrion, sed la Revolucion, la Socialismon. Estus cetere la devo de l’ proletoj el la tuta mondo ĉiel partopreni al tiu defendo.(*) Sed por nenion forsilenti el nia penso, ni aldiru, ke se pasus dekoj da jaroj sen ke la kapitalismo estu renversata en la aliaj landoj; se povus kunekzisti socialisma ekonomio en Sovetio k kapitalisma en ceteraj landoj — kio ŝajnas al ni tre dubinda — estas tre verŝajne, ke kreiĝus en Sovetio ia danĝera patriotismo.

    (*) Jam nemultajn jarojn post la apero de ĉi tiuj linioj Lanti reviziis sian penson pri defendindo de la soveta ŝtato, sub la impona leciono, kiun Stalin donis al ni per la fizika ekstermado — post parodio de juĝado — de la kunuloj de Lenin. — La eldonantoj.