Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tigas la potencon en la koncerna lando. Se, ekzemple, en Usono ekzistus revoluciaj kondiĉoj k se ardus la batalo inter la burĝaro k proletaro, estas evidente, ke la agado de iu Sandino en Nikaragvo, devigante la usonan registaron sendi trupojn tien, povus helpi al la revolucia movado en Usono mem. Sed tiaj kondiĉoj tute ne ekzistis, kiam la tutmonda «revolucia» gazetaro agitis favore al la patrioto Sandino.

Tial ni opinias, ke tia agitado estis ne nur esence, sed fakte reakcia. Ni ja konsiderus kiel paŝon antaŭen sur la vojo de la historia evoluado, se la usona imperiismo konstruus en Nikaragvo kanalon, por komunikigi la pacifikan k atlantikan oceanojn.

Alia ekzemplo pri objektive reakcia politiko estas tiu de Komintern en Ĉinio. Estis konsilite al la ĉiniaj komunistoj, ke ili subtenu la batalon de Kuo-Min-Tang kontraŭ la eŭropa imperiismo. Kaj kio rezultis el tio? La gvidantoj de la nacia ĉina movado bonakceptis la helpon de la komunistoj k poste, kiam ili opiniis esti sufiĉe fortaj por ne bezoni tian helpon, ili murdadis la komunistojn. Miloj k miloj da k-doj falis en nacia batalo k tio tiom pli malfortigis la klasbatalon.

La vera signifo de la naci-bataloj en Ĉinio k en Hindio estas, ke la tieaj burĝaroj volas ekspluatadi mem la laboristojn, sen la helpo de la