Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fremdaj burĝaroj kun kiuj ili ja devas dividi la plusvaloron.

La intereso de la ĉiniaj k hindiaj proletoj estas klasbatali k tiucele organiziĝi k kunligi sian agadon kun tiu de l’ proletoj el la imperiismaj landoj. La intereso de l’ laboristoj el la imperiismaj landoj estas ĉiel subteni tiun batalon ĉe la koloniaj fratoj, tial ke, kiam ĉi tiuj konsentas labori por pli malalta salajro, tio reefikas sur iliajn proprajn salajrojn. Tio estas fakto, kiun neniu neas. La nacibatalo estas esence reakcia; la klasbatalo estas nepre revolucia. Ju pli la ekspluatatoj estas postulemaj, des pli la ekspluatantoj estas devigataj pli bone organizi la produktadon, instali novajn maŝinojn ktp. Kaj tio havas kiel rezulton krei kondiĉojn, kiuj devigas siavice la laboristojn postuli malpli longan labortempon por eviti senlaborecon.

La klasbatalo plie igas la ekspluatatojn ekkonscii pri neceso de tutmonda solidaro, dum la nacibatalo pluigis en la amaso la patriotajn sentojn, kiuj estas tre forta subjektiva baro malhelpanta la unuiĝon inter la diverslandaj proletoj.

Nacibataloj povis havi ian pravan signifon antaŭ multe da jaroj, kiam ekzistis memstaraj naciaj ekonomioj. Tiu epoko forpasis. La nuna problemo pri emancipiĝo de l’ laborista klaso estas tre simpla, kvankam vastega: venki la burĝan klason k organizadi k direkti mondmastrumadon. La objektivaj kondiĉoj por tio jam