Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne malpli notindan fakton oni povas sperti nuntempe en Alzaco-Lorenio, kie la komunistoj faras nemalofte unuecan fronton kun la plej reakciaj elementoj, kun pastroj k similuloj.

La agitado por nacia liberiĝo havas eĉ tute neantaŭviditan rezulton: revivigi en jam delonge asimilitaj provincoj la deziron al apartiĝo. Oni ja devas memori, ke la nacioj ne ĉiam konsistigis unuon. Tiu unuo estas artefarita de la Historio. Kaj la fakto, ke la agitado por nacia liberiĝo tendencas ŝanĝi la direkton en la movo de l’ historia rado, pruvas plej bone la reakciecon de tia politiko.

La taktiko de partioj rekomendantaj la nacibatalon havas ankaŭ aliajn, neantaŭviditajn konsekvencojn. Kiam en Manĉurio okazis konflikto inter Sovetio k Ĉinio, la konsekvencaj anoj de la politiko pri rajto de l’ popoloj je memdispono akre riproĉis al Stalin lian «imperiismon». Ilia riproĉo formale estis prava; Stalin ja agis nekonsekvence kun sia propra politiko, sed ni opinias, ke li agis prave en la intereso de l’ Revolucio.

Pro la ĉi supre diritaj motivoj la nunaj politikaj partioj ne povas bone plenumi edukan taskon, ne povas efike labori por detrui la subjektivajn fortojn, kiuj baras, bremsas la historian procezon[1], kiu nepre kondukas la homa-

  1. Necesas ĉi tie rimarkigi, ke ni ne konsideras tiun