Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ron al mondunuiĝo per la senĉesa evoluado k plivastiĝado de l’ produktofortoj.

La sennaciistoj sekve deklaras laŭte k tute malkaŝe, ke ili ne volas partopreni en iu ajn agitado k batalo por naciliberigo. Ili avertas la proletojn, ke tio povas neniel liberigi ilin.

La plej freŝdata historio tre bone instruas, ke la nacibatalo estas iluzio, trompo por la laboristoj. Se ni ekzamenas la vivkondiĉojn de la proletoj el la «liberigitaj» nacioj kiel Ĉeĥoslovakio, Estonio, Finlando, Irlando aŭ Polio, ni konstatas, ke ili neniel estas pli bonaj ol antaŭ la nacia liberiĝo.

La sola profitdona batalo por la proletaro estas do la klasbatalo, ne la nacibatalo. Kiam laboristoj atingis pli mallongan labortempon, pli bonajn laborkondiĉojn, ili fakte antaŭeniris sur la vojo al definitiva liberiĝo.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke la klasbatalo havas ŝancon sukcesi nur se ĝi estas organizata mondskale. La ĝisnuna internacia organizmaniero de l’ proletoj ne plu estas la plej taŭga por konduki al sukceso la klasbatalon. Nur la sennaciismo proponas racian k trafan or-

    procezon, kiel ian diaĵon, kiu konscie direktus la homajn aferojn. Por ke la leganto komprenu ĝuste nian esprimon, li bonvolu kompari nian klarigon sur la pĝ. 24 k 41.