Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ganizsistemon. Laŭ tiu sistemo la laboristoj ne estus nacie k internacie organizitaj, sed tutmonde laŭ industrioj. Ekzemple, la ministoj el la tuta mondo apartenus al la sama sindikato k kiam tiu organizo decidus strikon, tiu decido valorus por ĉiuj anoj. Kaj kiam la kapitalismo estus finvenkita, tiu Sindikato organizus la minindustrion laŭ la bezonoj k postuloj de l’ tuta homaro.

La saman rezonadon oni povas fari pri ĉiuj industrioj. Statistikaparato kalkulus ĉiujn riĉaĵojn el la mondo k difinus la kvanton, kiun rajtas ricevi ĉiu homo. La tuta produktado estus raciigata k sufiĉus labori dum kelkaj horoj — eble 3-4 — ĉiutage por ke ĉiu homo ĝuadu bonstaton k komforton. En tia mondmastrumado ne povas temi pri naciaj kadroj, kiujn zorge celas konservi la internaciistoj.

Sendube la tuta afero aspektas nun utopia k ĝi estigos kompateman rideton ĉe la lipoj de la nuntempaj revoluciuloj-oportunistoj. Kompreneble ni ne kredas, ke la sennaciismo estos morgaŭ akceptata de la klasbatala proletaro. Sed Marks k Engels povis ankaŭ aspekti kiel utopiistoj, kiam ili verkis antaŭ 83 jaroj la Komunistan Manifeston. Post tiu longdaŭra tempo la socio, kiun ili prezentis al si kiel nepre stariĝontan, ankoraŭ ne ekzistas. En Sovetio oni ja «konstruas socialismon»; sed tio ĝuste pruvas, ke eĉ tie ĝi ankoraŭ ne stariĝis. Ni ne ekzamenos, ĉu fakte oni