Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konstruas socialismon, aŭ ĉu la tiea ekonomio tendencas fariĝi ŝtata kapitalismo kun grandega burokrataro oligarkia. Regas ja en Sovetio sama monsistemo kiel en kapitalistaj landoj k tre diversaj salajroj. Masonisto ekzemple ne havas la saman salajron kiel arkitekto. Tiu konstato ne estas riproĉo; ni nur celas montri, ke estas permeseble anticipi sen risko esti rigardata kiel malsaĝulo, ĉar post jarcento da propagando por socialismo, ĝi ankoraŭ nenie ekzistas.

La vidpunkto de la sennaciistoj do ne tute koincidas kun la nuna politiko de l’ diversaj laboristaj Internacioj. Ni eĉ opinias, ke ilia politiko estas kelkrilate reakcia, almenaŭ filistre oportunisma.

Kiam Marks k Engels verkis sian faman Manifeston, ne ekzistis tiam mondlingvo. Sed nuntempe ekzistas esperanto. Jam plurdekoj da miloj da laboristoj scipovas ĝin k miloj da ili ĉiutage ĝin aplikas. Jam en 10 universalaj kongresoj[1] plurcentoj da proletoj povis diskuti varme k pasie pri siaj propraj aferoj, uzante nur tiun artefaritan lingvon. Kaj malgraŭ tiuj videblaj faktoj, la gvidantoj el la laborista movado ignoras tiun racian tutmondan interkomprenilon. Ili cetere agas konsekvence. Konscie aŭ ne, ili sentas, ke la ĝenerala aplikado de espe-

  1. En 1951 okazis jam la 24-a de tiaj kongresoj. — Eld.