Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ranto en la laborista movado kondukus ilin al reviziado de ilia politiko, de iliaj gvidprincipoj. Ili pli malpli obtuze sentas, ke ilia rolo en la gvidado de la amasoj estus malgrandigata, se ĉiuj proletoj komprenus unuj la aliajn; se la kongresoj povus okazi sen tradukistoj k interpretistoj; se la laboristoj povus interrilati senpere tra la tuta mondo. Fakte kreiĝis en la socio nova klaso da homoj: la laboristaj gvidistoj, kies personajn interesojn iel povus domaĝi la mondlingvo.

La sennaciistoj maltime k malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso k vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu k disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson k helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k kulturoj, naciaj kutimoj k tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo k la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo k agnoskas kiel necesan k profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn k la naciecojn k ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj k kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas k lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.