Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mondkulturo, kulturo, kies substrato[1] estu la racio.

Tio ne signifas, ke la homoj fariĝos ĉiuj sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spiritostato k karaktero de l’ homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage k povos ilin dediĉi al persona laboro, al individua kulturo, oni povas prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj k sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj k senteblaj en la tuta mondo.

  1. Esenca parto subtenananta la estecon.