Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tis pioniro. La ĝenerala aplikado de lia verko havos nekalkuleblajn sekvojn.

Kompreneble, tial ke lingvo estas ilo, ĝi povas esti utiligata por plej diversaj celoj. Aviadilo ankaŭ povas servi por ĵeti bombojn sur urbon aŭ por provizumi neĝsieĝatajn observejojn. Tamen estas tre grava la ekzisto de multnombraj aviadistoj, eĉ la militistaj. Same estas profite por la progreso, se burĝaj esperantistoj akiras lerton en la uzado de l’ lingvo. La sennaciistoj sekve neniel ĉagreniĝas, kiam ili konstatas prosperon en la burĝa esperanta movado.

Sed evidente la sennaciistoj rekomendas al la laboristaj esperantistoj, ke ili elspezu neniun tempon k monon por subteni la neŭtralan esperantan movadon, sed dediĉu siajn tutajn fortojn por meti esperanton je la servo de l’ proleta klaso k tute speciale je la servo de l’ sennaciismo.

b)ANTAŬ LA LABORISTA MOVADO

La ĉi supre eldiritaj ideoj ne estas tute novaj. Ili estas eĉ iel aplikataj jam de dek jaroj en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tial ke tiu organizo celas arigi la klaskonsciajn proletajn esperantistojn el ĉiuj tendencoj, la sennaciistoj subtenas ĝin k ne celas iel ajn konkurenci. Ili nur postulas en SAT la samajn rajtojn kiel la internaciistoj. En la kadro de tiu senpartieca, supertendenca Asocio ili batalas por la unueco