Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de l’ laborista esperanta movado k kontraŭ ĉiaj provoj meti ĝin sub la kaŝan aŭ malkaŝan gvidadon de ia ajn partio.

La sennaciistoj havas la konvinkon, ke la praktika aplikado de esperanto en organizo kiel SAT, kies strukturo estas sennacieca, estas tre taŭga grundo por dissemi la sennaciismon. Tial ili kontraŭus eĉ eventualan provon trudi oficiale al SAT sian propran ismon. La unueca organizo de l’ prolet-esperantistoj devas resti malfermata al ĉiuj internaciistoj, por ke ili povu konatiĝi kun pli racia k konsekvenca aplikado de esperanto en la organizado de l’ estonta socio.

Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi. Partopreni ĝiajn batalojn, kiam ili fakte estas klasaj k sekve liberigaj. Tiom longe, kiom esperanto estos praktikata de nur kelkaj dekmiloj — eĉ centmiloj — da homoj en la tuta mondo, la sennaciistoj ne pretendas formi partion, sed nur konsistigi tendencon en la laborista movado. Ili sekve povas eĉ aparteni partion en kiu estas permesite priparoli k defendi la novan ismon.

La sennaciistoj scias, ke jam ekzistas en la laborista movado obtuza tendenco al sennaciismo. La organizo nomata La Industriaj Laboristoj de l’ Mondo (angle I.W.W.), kiu naskiĝis en Usono k kies anoj suferis multajn persekutojn, havas