Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en sia programo premison pri sennaciismo. En ĝi ja estas parolite pri universala unuiĝo, kio signas, ke en la spirito de la fondintoj la koncepto pri nacioj estis malforta. Sed, kompreneble, tial ke tiu organizo ne okupiĝis pri solvo de la lingva problemo, estas tute nature, ke tiu tendenco povis resti nur en embria stato.

La sennaciistoj sekve vidas en la laborista esperanta movado la plej taŭgan grundon por dissemi siajn ideojn. Tial ili deziras ĝian unuecon, kiu estas kondiĉo por ĝia sukceso.

La sennaciistoj vokas al la laboristoj el la tuta mondo:

Lernu esperanton! Esperantistoj sennacieciĝu!

La Sennaciista Frakcio
el membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda.