Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos? sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli k pli malgrandigi tempe la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20—30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero k rapidos po 1.500 km. hore k eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj k ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn k la pasaĝertrafiko longdistanca okazos per aviadiloj. La tutmonda trafiko pli k pli intensiĝos k tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli k pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos pli facila k efika…

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis, antaŭmilite, favoran grundon en la esp-a organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto Asocio[1], estas senna-

  1. Ĉi tie temas pri la unua UEA, iniciatita de Hodler en 1907, kies strukturo estis ja sennacieca, — k ne pri la nuna UEA.