Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) k tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je Dio, multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores diris: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo fortigas ĝin».

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝ. 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: «En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo k ni tute ne kontraŭas ilin».

Ĉe la konstato, ke naciistoj k internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando k nur disputas pri nuancoj k aplikado, oni tuj emas pensi, ke la sennaciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas k povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikarag-