Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

van, ĉilan, anglan, japanan ktp.; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La «natura» amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono k neniel al tuta lando…

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo «El Universal» serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korso (Corzo) kun jena titolo: La Problemo Indiĝena k la Nacieco. En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Bedaŭrinde la amplekso de la esp-a parto de «Reno» ne permesas al mi fari citojn. Mi do limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro: 1) la meksika nacieco ankoraŭ ne ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj Indiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj…

Profesoro A. M. K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva