Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en «otomi».

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia. «Sen lingva unueco ne povas realiĝi la meksika nacieco», prave diras profesoro A. M. K.

Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de La Laborista Esperantismo, mi ja skribis jenon: «… propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletron al analfabetoj.»

Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro, Manifesto de la Sennaciistoj, estis tradukita k eldonita en franca lingvo, poste en angla, k nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco k tamen ignoras la lingvan demandon.

Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca, lingvo mi mem povis interrilatiĝi kun homoj el ĉiuj mondpartoj; k jam de pres-