Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio k Japanio mi sentis min hejme, kiam mi estis inter samideanoj. El tio, mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de l’ nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj k similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito k ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero k morto de malaltranguloj.

Kiuj celas starigi pacon surtere k tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton k ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone al ĉiuj popoloj.

Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.

Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio, elspezas ĉiutage 11 milionojn da pundoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj, Usono? Kiom da jenoj, Japa-