Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nio? Kiom da energio k materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke, se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate k pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca k efika ideoforto de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento k rezultas de edukado — la vorto dresado estus eĉ pli ĝusta. — La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco k mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacio bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacitaj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre