Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika, sed teknika. La teknikuloj estus elektataj per konkurso, kontrolata de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble plej racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo profite al ĉiuj homoj senescepte.

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur, se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ankaŭ ili devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj…

Meksiko 5.-10.-41.

E. Lanti.