Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»[1]
direktita al F. A. arkitekto en Meksiko
5-11-1942.

Altestimata Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela!

Bonvolu ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj k tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: «… vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj.»

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon «kvazaŭaj» al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas «vero evidenta per si mem», k miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola. Sed kiu povus pruvi, ekz-e, ke la

  1. La titolo estis ŝanĝita de Lanti mem je «Postulatoj Sociologiaj». — Rim. de Eld.