Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G. A. Palma en «El Universal Grafico». Liadire, en Germanio, Britio, Francio k Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj: k pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi…

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis — k verŝajne ankoraŭ ekzistas — liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas la regadon de la… racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P. V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn k mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la «panteones» estas teknike bone prizorgataj, dum miloj k miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la «herooj» falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras k protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakom-