Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prene, ĝi esprimiĝas per miaj «aksiomoj»; k ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri «universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico…» vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav k a. aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta), instigis min pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke, se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estiĝis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda… idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memorus la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu «demokrate» (mi metas la vorton inter citilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi: nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol la duono de l’ popolo estas analfabeta) por ke SAT estu «demokrate» gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- k ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis par-