Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

topreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone devas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t. e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis «nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj». Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, k, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ankoraŭ ne atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la «internacian» ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ankoraŭ ne ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Nov-Jorkon k Buenos-AiresonRio de Ĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj, ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando k Koreo… k estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado…

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila — mi ne diras: sama — stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, k Ĉinio en la tempo de Konfuco.