Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn k politikistojn en la ordigo de socia vivo.

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj k laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en «Sennaciulo» esprimiĝis tiu kredo per la plumo de k-do K. (bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Parizo kun la tre forta antaŭsento, ke tia revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al K. k liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da «dinamikuloj» povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitaneco aŭ pla-