Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano…

Mi diris sufiĉe, por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el… Esperantio — Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome, ke vi «ne aspiras uniformigi (samaspektigi) la homaron», mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon… Tamen mi ne ŝanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp., daŭre ekzistos k rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni nun povas observi ĉie en la mondo usonecan unuformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ek-