Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio, k tial emas pli k pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: la Palaco jam enprofundiĝis je pli ol unu metro k estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de… italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur ĉiun ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn «aksiomojn» la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas k ĉiam necesas instigo, por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon…

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluos al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kon-