Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rentianus: Homo sum: humani nil a me alienum puto (Homo mi estas: nenio homa fremdas min).

— Vi pravas, mi respondis: la grandega plimulto el la simplaj patriotoj estas viktimoj de la edukado, kiun provizadis al ili la patriprofituloj, kiuj ordinare ne viktimiĝas pro militoj.

Pri tio atestas, ekz-e, la reĝino de Nederlando, la reĝo de Grekio, la filipina prezidanto Kesón, tiu el Ĉekoslovakio, Beneŝ, k aliaj regnestroj, kiuj forkuris el sia respektiva patrio, kunportante trezorojn, per kiuj ili vivas komforte en aliaj landoj. Kaj tie per paroladoj ili instigas al siaj regitoj ĉiarimede kontraŭbatali la invadintojn.

Memkompreneble la supre-dirito valoras ankaŭ rilate al la miloj da ministroj k similuloj, kiuj same forkuris…

11

Militanta patrioto fakte ne plu estas homo, sed fariĝis sovaĝa besto tre timinda…

Meks. 12-12-42.

E. Lanti.