Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kelkaj difinoj

NACIO. — Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo k stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ grandega plimulto de la aparateroj, t.e. la simplaj nacianoj.

Memkomprenebie aparato utilas nur al ties uzantoj, t.e. la registoj.

PARTIO. — Organizo, per kiu ties gvidistoj celas fariĝi uzantoj de aparato nacia.

Ekzistas diversprogramaj partioj, simile kiel en la kristanismo, ekz-e, ekzistas diversaj konfesioj.

PATRIOTISMO. — La plej moderna k potenca el ĉiuj religioj. Per ĝi la uzantoj de l’ nacia aparato sukcesas atingi, ke bonkoraj, pacemaj homoj fariĝu buĉistoj, kiuj mortigas amase infanojn, virinojn, malsanulojn ktp., detruas hospitalojn, artaĵojn k ĉiel kondutas kiel frenezuloj aŭ sovaĝaj bestoj.

La patriotismo estas unu el la plej necesaj konsistopartoj de nacia aparato.

POLITIKO. — Arto, scienco aŭ agmetodo, per kies lernado oni akiras ŝancon fariĝi manipu-