Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

atentante, ĉu tiu nia koncepto konformas aŭ ne kun la vidpunkto de iu ajn el la nuntempaj socipolitikaj skoloj pri tiu demando…

Ĉar temas pri historiaj faktoj, t.e. okazintaĵoj neniel ŝanĝeblaj, ni ankaŭ tute malatentis la demandon: ĉu la historia evoluado povus aŭ ne sekvi alian vojon ol la sekvitan. Sendube, jes, ĝi povus, se — sed grava estas tiu «se» — la inter si batalantaj fortoj estus aliaj aŭ aliproporciaj. Senutila demando. Eĉ Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon. La estanto kaj estonto estas influeblaj, ne la estinto.

Celante prezenti la evoluadon de homaj socioj ĝis la hodiaŭa stadio, ni opinias plie, ke estus tute senutile plorĝemi ĉe la konstato, ke tiu evoluado ĉiam okazis per sangaj militoj, per rabadoj kaj ekstermoj, per ĉiaj plej bedaŭrindaj rimedoj. Se tiel okazis, estas simple pro tio, ke ne povis aliel okazi: Racio ja ne regis la spiritojn…

Kiam la nacio — la patrio — konsistis nur el la malgranda bieno, en kiu estis entombigitaj la prapatroj de iu familio; kiam ekster tiu malgranda areo la koncerna naciano estis tute fremda je religia kaj jura vidpunktoj, tiam la hejma, pripatra religio tiom forte regis la spiritojn, ke estis tute