Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rasoj. Tia konfeso sekve subfosas tute la vidpunkton de la patri-apologiistoj, kiuj bazas sian argumentadon sur rasaj konsideroj.

La sama aŭtoro ankaŭ montras la facilanimecon de tiuj, kiuj erarigas la publikon per fantaziaj asertoj pri lingvo kaj raso:

«Tro ofte oni samigis la rason kun la lingvo. Bedaŭrinde, hodiaŭ ankoraŭ, en la kutimaj esprimoj, en multaj lernolibroj, en ĵurnalista prozo, estas parolite pri «latinaj rasoj», pri «germanaj rasoj», pri «slavaj rasoj», ktp. Mi supozas, ke la aŭtoroj de tiuj lernolibroj bone scias, ke tiaj «rasoj» ne ekzistas. Ĝi estas, ili diras, nur procedo por faciligi al la lernantoj iajn disdividojn de popoloj, parolantaj la saman lingvon. Mi forcedas. Sed ĉu tia procedo ne havas la gravan malbonon profunde fiksi eraron en la spirito de multaj personoj? Ĉu ne estus saĝe ĝin forlasi? Ni ja vidas ĉiutage politikajn verkistojn, ĵurnalistojn, paroli kun naiva — kaj danĝera — aplombo pri tiuj supozitaj rasoj, kvazaŭ ili havus la eblon doni, per vorto, al ĉiuj samlingvanoj de iu ŝtato la saman antropologian fizionomion! Eĉ historiistoj iafoje utiligis tiajn difinojn, ne analizante ilin. Tio estas riproĉinda…[1]

Ankaŭ la unueco de lingvo tute ne povas pravigi la ekziston de patrio. Ni ja konstatas, ekzemple,

  1. Ibidem.