Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke ne ĉiuj anglolingvanoj estas sampatrianoj. Saman rimarkon oni povus fari rilate aliajn lingvojn. Kaj aliparte ni vidas, ke en la malgranda Svisio ekzistas tri malsamaj oficialaj lingvoj. Tamen ĉiu svisa patrioto, ĉu franclingva, germanlingva, aŭ itallingva, sentas sin forte ligita al unu sama patrio.

Ĉu estas atentinda la argumento, kiu penas pravigi la ekziston de nacioj per tio, ke ekzistas geografiaj, naturaj limoj? Ni opinias, ke ne. Estas ja vere, ke granda rivero, alta monto ofte ludis gravan rolon en la bataloj, kies rezultoj efikis sur la kreiĝon de nacioj. Tamen sufiĉas rigardi karton por tuj ekvidi, ke la landlimoj ne ĉie koincidas kun rivero aŭ kun monto. Cetere, riveroj eĉ maroj ofte ludis kunigan kaj ne apartigan rolon.

La montoj ja ĝis nun estis baroj inter la popoloj, sed pli kaj pli ili ĉesos ludi tiun rolon en nia epoko de aerveturado kaj senfadena telegrafio.

Ĉu paroli pri samo de religio? Per tio oni ankaŭ ne povus starigi ĝeneralan, ĉie aplikeblan principon. Se en kelkaj landoj la sampatrianoj estas ankaŭ sameklezianoj, ne ĉie estas tiel. En multaj nacioj kunvivas anoj de diversaj religioj kune kun liberpensuloj kaj ateistoj. Kaj dum la lasta mondmilito tre patriote sin interbuĉis katolikoj de malsamaj nacioj; same faris anoj de aliaj eklezioj. La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj.

La nacioj, la patrioj estas rezultaĵo de historiaj faktoroj; ili reprezentas ian provizoran ekvilibron