Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inter diversaj ekonomiaj fortoj. Nacioj povas esti konsiderataj kiel komercaj firmoj, kiuj konkurencas unuj la aliajn. — Sed jam ni eniris la epokon de la trustoj, kies celo estas forigi konkurencon!…

Estroj de komercaj firmoj volas havi obeemajn, servemajn kaj fidelajn oficistojn. Same ankaŭ la regantoj de la nacioj tre zorge edukas anojn, ĉiam pretajn oferi sian vivon por defendi la patrian firmon. Per ideologio, kies origino radikas ĝis la klana totemo, oni mistifikas ilin. La tuta edukado celas fari el la patrio ian miton, ian fetiĉon.

Ĉe funda analizo oni ja trovas, ke la nacioj havas materian, klasan bazon. Sed tio ne klarigas, kial homoj milionope konsentas mortigi kaj mortiĝi pro la patrio. Tia konsento havas religian radikon; ĝi rilatas al la mistikismo, kiu ankoraŭ regas la plej grandan parton el la homoj.

Ekzistas ankaŭ ateistaj patriotoj, eble rebatos iu. Ne. Ekzistas eble patriotoj, kiuj ne kredas je la ekzisto de iu dio reganta en la ĉielo, sed ili estas tamen dianoj, ĉar ili faras diaĵon el la sanga idolo patrio. Jam delonge la fama filozofo Niĉe[1] diris, ke «niaj (t.e. la nuntempaj) ateistoj estas piaj homoj.» Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja rimarki, kiel kondutas la t.n. ateistoj, kiam mortas unu el iliaj amikoj aŭ parencoj. Ja ne mankas «ateistaj» tomboj kaj maŭzoleoj!…

  1. Germane: Nietzsche.